Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua en la mondo! En julio 2017 ĉinaj senpilotaj veturiloj komencos transporti pasaĝerojn en Dubajo
2017-02-15

    La 13-an de februaro la Buroo pri Transportado de Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, anoncis, ke en julio 2017 Dubajo fariĝos la unua urbo en la tuta mondo, kie la transportado de pasaĝeroj per senpilotaj aviadiloj estos permesataj. La uzota modelo de senpilota aviadilo estas EHANG184 evoluigita de Ĉinio. La aviadilo fariĝos la unua senpilota aviadilo por transporti pasaĝerojn en la mondo, kaj ĝia plena nomo estas: Aŭtonoma Aer-veturilo ĉe Malalta Altitudo EHANG184. La aviadilon sendepende evoluigis por ĉiutaga transportado en mallonga distanco la teknologia kompanio EHANG (ĉine: Yi-Hang), kiu havas sian ĉef-sidejon en Kantono, Ĉinio.

 

Matt al-Tayer (la kvara de maldekstre en la unua vico), estro de la Buroo pri Transportado de Dubajo, kune fotita kun la ĉina teamo antaŭ la aviadilo EHANG184 en la 13-a de februaro en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio