Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brita amaskomunikilo: Ĉinio superis Usonon en poŝtelefona pago danke al disvolviĝo de financa teknologio
2017-02-15
 

    La 13-an de februaro, la brita ĵurnalo Financial Times raportis, ke la sumo de poŝtelefona pago en Ĉinio superis tiun en Usono danke al la disvolviĝo de financa teknologio. Laŭ esploraj donitaĵoj, en 2016 la sumo de poŝtelefona pago de tria flanko al Ĉinio kreskis pli ol duoble kaj atingis 5.5 bilionojn da usonaj dolaroj. Kaj tiu de Usono kreskis je 39% kaj estis 112 miliardoj da usonaj dolaroj. Tio montris, ke en la lasta jaro la sumo de poŝtelefona pago en Ĉinio estis cirkaŭ 50-foje pli granda ol tiu en Usono kaj ĉinaj interretaj kompanioj nun havas fortan avantaĝon en la financ-teknologia merkato.

 

    Laŭ raporto de merkat-esplora kompanio eMarketer, la rapida disvolviĝo de Ĉinio en poŝtelefona pago parte rilatas al ĝia avantaĝo kiel postvenanto: Malsame ol popolo en Usono kaj aliaj landoj kaj regionoj, ĉinoj malofte uzas kreditkartojn. Fakte, ĉina pagsistemo rekte kaj rapide disvolviĝis de kontanta pago al poŝtelefona pago.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio