Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Francio klopodas por altiri eksterlandajn turistojn
2017-02-15
 

    Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault diris lastatempe, ke en 2016 ĉirkaŭ 83 milionoj da eksterlandanoj vizitis Francion. Kvankam la nombro estis malpli granda ol la rekorda nombro en la antaŭa jaro, Francio ankoraŭ estis la lando vizitata de plej multe da eksterlandaj turistoj.

 

    Pro negativaj faktoroj, ekzemple teroristaj atakoj, malbona vetero kaj kresko de ekstremdekstra socia movado, en 2016 la franca turismo spertis krizon: la nombro de eksterlandaj vizitantoj al Luvro-muzeo draste malpliiĝis je kvinono. Por revigligi turismon, Francio ellaboris planon, kies efektivigo kostas dek milionojn da eŭroj, por plibonigi situacion. Nun eksterlandanoj retrovas konfidon al Francio. Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj, en la unua trimestro de la kuranta jaro rezervitaj sidlokoj de japanaj turistoj por flugoj al Parizo kreskis je 60%.

 

    Krome, Francio ankaŭ plifortigos rimedojn kontraŭ terorismo por forigi la timon de turistoj. Pasintsemajne la pariza magistrato anoncis, ke ekde ĉi-jara aŭtuno 20 milionoj da eŭroj estos elspezitaj por konstruado de kontraŭkugla vitromuro alta je 2,5 metroj en la ĉefaj ĝardenoj ĉirkaŭ Ejfel-turo por malebligi kolizion de aŭtoj aŭ ĵeton de eksplodaĵoj al la turo aŭ la placo.

 

    Ayrault diris, ke la franca registaro celas, ke la nombro de eksterlandaj turistoj al Francio atingu cent milionojn, kun grava simbola signifo, en 2020.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio