Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Germana amaskomunikilo: Leviĝo de Ĉinio kiel sciencteknika potenco
2017-02-14
 

    La germana revuo Manager Magazin en la 11-a de februaro publikigis raporton kun la titolo: "De la fabriko de la mondo al la laboratorio de la mondo -- la leviĝo de Ĉinio kiel sciencteknika potenco". La raporto parolas pri dek-jara senpaga loĝado en apartamento vasta je 200 kvadrataj metroj kaj miliono da juanoj kiel poŝmono, kiujn la urba registaro de Shenzhen promesas al eksterlandaj sciencistoj, kondiĉe ke ili gajnis la Nobel-premion. La registaro de Shenzhen ankaŭ ofertas multajn financajn instigojn por aliaj saĝaj mensoj veni al tiu ĉi urbo. Shenzhen estas la altteknologia centro de Ĉinio. Ĉi tie situas la ĉef-sidejoj de tiaj teknologiaj kompanioj kiaj Huawei (telekomunikado), Tencent (interreto) kaj DJI (senpilotaj aviadiloj). Ĉirkaŭ tiuj gigantaj kompanioj ankaŭ disvolviĝas nombro da ĵus ekpaŝintaj firmaoj de novkreado.

 

    Travis Kalanick, la fondinto de la kompanio Uber, profetis: "En la venontaj kvin jaroj en Ĉinio estos pli multe da novkreado ol en Silicon Valley de Usono." Multaj ĉinoj havas entreprenemajn spiritojn. Ĉinio nun estas en drasta ŝanĝiĝo: de la fabriko de la mondo ĝi pli kaj pli transformiĝas en la laboratorion de la mondo. Ĉinio esperas, ke la lando povos ludi gvidan rolon en la ĉefaj kampoj de estonta teknologio aŭ almenaŭ partopreni en la tutmonda konkurenco.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio