Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝargfosto por elektraj aŭtoj trovebla en ĉiu kvina kilometro
2017-02-13
 

    Pro rapida disvolviĝo de novenergiaj aŭtoj, akceliĝas konstruado de ŝargfostoj por elektraj aŭtoj. La 9an de februaro la Nacia Energi-Administracio informis, ke en la kuranta jaro Ĉinio konstruos 800 mil ŝargfostojn, interalie 700 mil specialaj kaj 100 mil publikaj. Fundamente formiĝis la retoj de publikaj ŝargejoj en Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Shenzhen kaj aliaj urboj.

 

    La statistikoj montras, ke post la konstruado de 100 mil ŝargfostoj en la tuta lando en 2016, ilia totala nombro jam atingis 150 mil. Kreskis la nombro de ŝargfostoj por privataj aŭtoj, kaj 80% de tiuj aŭtoj havas siajn proprajn ŝargfostojn. Pli ol 14 mil kilometroj da interurbaj ŝoseoj havas ŝargejojn kun averaĝa interdistanco de 48,6 kilometroj.

 

    La distanco inter du ŝargejoj estis mallongigita ĝis kvin kilometroj en Pekino kaj Ŝanhajo. Shenzhen, Kantono kaj aliaj urboj rapidigas la paŝojn por plibonigo de la retoj de publikaj ŝargejoj, atingante la celon de "interdistanco de kvin kilometroj".

 

    Krome, ŝarg-servo por civila aviado, publika transporto, media higieno kaj taksioj disvolviĝas. La novigo de komerca modelo pri konstruado de ŝargfostoj disvastiĝas. Ekzemple en la urbo Taiyuan estis starigita reto de ŝargfostoj por pli ol 8 000 elektraj taksioj per investoj kolektitaj el civitanoj.

 

    En la pasinta jaro novenergiaj veturiloj konsumis pli ol 1,2 miliardojn da kilovathoroj da elektro, kiuj ekvivalentas 400 mil tunojn da bruloleo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio