Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvin urboj de Ĉinio en la listo de la 30 plej dinamikaj urboj de la mondo
2017-02-13
Novaj konstruaĵoj en Ŝanhajo, Ĉinio
 

    Jones Lang LaSalle (JLL), kompanio pri mastrumado de investoj, lastatempe publikigis raporton pri la indekso de vigleco de urboj por 2017, kiu listigas la 30 plej dinamikajn urbojn de la mondo. En la indekso aperas kvin urboj de Ĉinio: Ŝanhajo, Pekino, Shenzhen, Hangzhou kaj Nankino.

 

    La enketo de la indekso baziĝis ĉefa sur 42 variabloj inkluzive de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la koncernaj urboj, iliaj evoluo en nemoveblaĵoj, novkreado kaj sciencteknika disvolviĝo, stato de edukado kaj aliaj. La raporto tiamaniere taksis kaj analizis 134 grandajn urbojn de la mondo.

 

    En la listo Ŝanhajo okupas la 4-an lokon, Pekino la 15-an, Shenzhen la 22-an, Hangzhou la 26-an kaj Nankino la 29-an. La enketo rimarkigas, ke Ŝanhajo nun kun granda impeto disvolviĝas por fariĝi tutmondiĝinta urbo, kaj ĝia celo estas fariĝi la monda centro de servoj por kapitalo kaj de novkreado.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio