Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alvoko por labori por Gazetara Kampanjo "Zamenhofjaro"
2017-02-13
 

    UEA serĉas administrajn helpantojn!

 

    La Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la "Zamenhofjaro". La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

 

    Por tiu tasko UEA serĉas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de kontaktinformoj de amaskomunikiloj el ĉiuj partoj de la mondo kaj posta kontaktado kaj informado al kaj pri la koncernaj amaskomunikiloj.

 

    La koncernaj homoj havu komputilon kaj lerton uzi ĝin, la kapablon rapide serĉi kaj esplori la interreton kaj laŭeble rapidan tajp-kapablon (ja temas pri registrado de datumoj).

 

    UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bv. sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio) al zamenhofjaro100@gmail.com ĝis la 14-a de februaro 2017. Bv. mencii kiom da tempo vi planas elspezi pri la tasko kaj kiajn rimedojn kaj eventualajn rekompencojn vi bezonus kaj kiom ili kostus.

 

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio