Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas laŭdita la ĉina modelo por la monda regado de organ-transplantado
2017-02-13
 

    La 8-an de februaro en Vatikano okazis la fermo de la monda pintkonferenco kontraŭ organ-ŝakrado. Dum la konferenco la reprezentantoj de diversaj landoj diskutis pri la temo kaj subskribis mondan deklaracion kontraŭ organ-ŝakrado. La ĉinaj reprezentantoj prezentis kaj kunhavigis ĉinan modelon pri la regado de donacado kaj transplantado de organoj, kaj estis laŭditaj de la organizantoj.

 

    En la konferenco Huang Jiefu, ĉefo de la Ĉina Komitato de Donacado kaj Transplantado de Organoj kaj direktoro de la Ĉina Fondaĵo pri Disvolvado de Organ-Transplantado, proponis, ke la Monda Organizo pri Sano devas instigi membro-landojn starigi specialan komitaton por kunordigi ilian kunlaboron en la kontrolado de donitaĵoj pri organ-transplantado kaj helpi ilin plialtigi la efikecon en la batalo kontraŭ organ-ŝakrado.

 

    Huang Jiefu diris, ke sekvante la internacie rekonitajn etikajn principojn kaj samtempe konsiderante la situacion enlandan, Ĉinio antaŭenigas donacadon de organoj post la morto de la posedanto de la organo. Nun jam estas establita justa maniero por atribuo de organoj kaj maniero por spuro de la posedantoj de organoj tiel, ke nun estas garantiataj la rajtoj kaj de la donacantoj kaj de la donacatoj. Rudimente formiĝis scienca, justa kaj etika laborsistemo por donacado kaj transplantado de organoj akorde kun la fakta stato kaj la kulturo de la lando. Tiu ĉi sistemo servas kiel la ĉina modelo por la regado de donacado kaj transplantado de organoj en la mondo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio