Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Srilanko konstruos okulbankon
2017-02-10
 

    Srilanko havas nur 20 milionojn da loĝantoj, tamen ĝi estas la monde plej granda donacanto de korneoj. Ekde 1960 Srilanko donacis entute 67 mil korneojn. Pro tio ĝi estas nomata okulo de la mondo. Antaŭ nelonge Ĉinio kaj Srilanko subskribis interkonsenton pri komuna konstruado de internacia banko de okuloj.

 

    Estro de la Srilanka Okul-donaca Societo diris, ke kvankam Srilanko havas nur 20 milionojn da loĝantoj, pli ol miliono el ili subskribis la interkonsenton pri ofero de siaj korneoj.

 

    Li diris: "Doktoro Hudson Silva kaj aliaj pioniroj klopodis dum dekoj da jaroj por antaŭenigi la donacadon, kaj alvokis la rondojn religian, politikan kaj kulturan agi kiel gvidantoj, kaj tiel kreiĝis la tutlanda reto de donacado. Individua donacado jam fariĝis tutlanda. La ricevitaj korneoj unue kontentigas la enlandan postuladon, kaj la ceteraj estas donacataj al aliaj landoj."

 

    Dank' al la internacia kunlaboro "La Zono kaj Vojo", kelkaj medicinaj institucioj el Ĉinio kune konstruas internacian komunan bankon de okuloj kun Srilanko. Janath Saman Matara Arachchige, ĉefo de Srilanka Internacia Banko de Okuloj, diris, ke Srilanko povas liveri pli da korneoj al esplorinstitucioj kaj hospitaloj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio