Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanĝado de preĝflagoj por bonvenigi la Tibetan Novjaron
2017-02-09

    La 8-an de februaro, por bonvenigi la alvenontan Tibetan Novjaron, laborantoj de la templo Jokhang laŭtradicie ŝanĝis preĝflagojn sur la kvin stangoj altaj je 20 metroj starantaj ĉirkaŭ la templo. Kredantoj de la tibeta budhismo venintaj el diversaj lokoj ligis al la stangoj preĝflagojn kun skribaĵoj de benopeto kaj preĝo por esprimi esperon por la nova jaro.

 

Preĝflagojn pendigas kredantoj de la tibeta budhismo venintaj el diversaj lokoj.
 
Bonzoj de la templo ludas blov-instrumentojn por celebri la ŝanĝadon.
 

    La preĝflago estas speciala vidindaĵo sur la tibeta altebenaĵo. Diverskoloraj preĝflagoj ĉie vidiĝas en la loĝlokoj de tibetanoj en la ĉinaj provincoj Sichuan, Qinghai, Gansu kaj Junnano, kaj en tiaj landoj kiaj Nepalo, Butano kaj aliaj. Ĉiujare oni devas ŝanĝi la flagojn. Normale, oni faras solenan ceremonion en iu elektita bonaŭgura tago post la unua tago de la Tibeta Novjaro. La koloroj de la flagoj kaj ilia ordo estas strikte reguligitaj ĉar la signifo de la flagoj estas klara: peti benon por alvenigi feliĉon kaj forigi malbonon.

 

    La Tibeta Novjaro estas tradicia festo de tibetanoj. Inter la tibeta kalendaro kaj la tradicia luna kalendaro de Han-nacio estas iuj diferencoj. Normale la dato de la tibeta novjaro estas pli malfrua ol tiu de la Printempa Festo, sed ankaŭ povas fariĝi pli frua aŭ samtempa. Laŭ koncernaj historiaj dokumentoj kaj rezultoj de esploradoj en- kaj eksterlandaj, antaŭ la stariĝo de la Tibeta Imperio jam ekzistis diversaj kalendaroj lunaj kaj sunaj. Nur ekde la jaro 1027 oni oficiale uzas la nunan tibetan kalendaron.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio