Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Likva naftogaso el Kazaĥio unuafoje transportita al Ĉinio per fervojo
2017-02-09
 

    Laŭ informo el Ministerio de Energio de Kazaĥio, la trajno el Dostyk, kun 18 vagonoj ŝarĝitaj per likva naftogaso, alvenis en Kuytun, industria urbo en Ŝinĝjango, nordokcidenta Ĉinio. Estas la unua fojo, ke likva naftogaso el Kazaĥio estis transportita al Ĉinio per fervojo. Antaŭe, la transporto de likva naftogaso inter Ĉinio kaj Kazaĥio tute dependis de aŭtovojoj.

 

    Laŭraporte, ekfunkcio de fervoja transporta linio inter Ĉinio kaj Kazaĥio levos ŝarĝan kaj malŝarĝan kapablon de Dostyk-stacio de 200 mil tunoj/jare al 700 mil tunoj/jare por kontentigi la krudmaterialan postulon de grandaj rafinejoj en nordokcidenta Ĉinio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio