Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Nankino baldaŭ aperos la unuaj "vertikalaj arbaroj" de Azio
2017-02-08
 

    Laŭ fremdlanda amaskomunikilo, en la urbo Nankino inter la vice starantaj konstruaĵoj faritaj per ŝtalo kaj betono baldaŭ aperos la unuaj "vertikalaj arbaroj" en Azio. Ili ne nur estos aspekte belaj, sed povos produkti 60 kilogramojn da oksigeno ĉiutage.

 

 

    Laŭ la usona retejo Boredpanda, la vertikalaj arbaroj en Nankino estas desegnitaj de la itala arkitekto Stefano Boeri. La arbaroj konsistos el alta kaj malalta turoj, kiuj estas altaj respektive je 656 futoj (ĉ. 200 metroj) kaj 354 futoj (108 metroj). Tiuj du turoj fariĝos la unuaj tiu-stilaj konstruaĵoj en Azio, kiam ili estos finkonstruitaj en 2018.

 

    Pli ol 1000 arboj kaj 2500 specoj de arbustoj estos plantitaj sur la korpo de ĉiu turo. En la pli alta turo estos oficejo, muzeo kaj surtegmenta klubo kaj en la alia surtegmenta naĝejo kaj hotelo.

 

    La ekologi-amika balkono kun multaj plantoj donos al turistoj novan vizitindejon, kaj kontribuos al la revivigo de la loka ekologia diverseco.

 

    Ne estas la unua fojo, ke Stefano Boeri projektas vertikalan arbaron. En Milano, Italio, estas jam inaŭguritaj du aliaj konstruaĵoj similaj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio