Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IDK: merkata porcio de Apple en Ĉinio falis ĝis la kvara loko
2017-02-08
 

    La 6an de februaro la usona Konsumantaraj Novaĵoj kaj Komerca Kanalo raportis, ke la donitaĵoj el la Internacia Donitaĵa Korporacio (IDK) montris, ke la merkata porcio kaj vendokvanto de la usona firmao Apple en Ĉinio unuafoje falis en 2016, je 23,2% kompare kun la antaŭa jaro.

 

    Laŭ la plej freŝa raporto, en 2016 la saĝpoŝtelefona merkato en Ĉinio kreskis je 8,7%, kaj la plej multe aĉetitaj markoj estas OPPO, Huawei, VIVO, Apple kaj MI.

 

    La vendokvanto de Apple falis de 58,4 milionoj en 2015 ĝis 44,9 milionoj en 2016. Laŭ la plej novaj sezon-donitaĵoj el IDK, la merkata porcio de Apple malkreskis je 4% ĝis 9,6%.

 

    Samtempe rapide kreskis la merkataj porcioj de ĉinaj markoj, ekzemple OPPO, Huawei kaj VIVO. Interalie OPPO kreskis plej rapide kaj havis plej grandan vendokvanton en 2016.

 

    La raporto montris, ke atendo de multaj konsumantoj pri la plej nova versio de iPhone kontribuis por la malkresko de la merkata porcio de Apple en 2016. La raporto antaŭvidis, ke okaze de la deka datreveno de iPhone, multaj ĉinaj Androjd-uzantoj sin turnos al iPhone.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio