Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vilaĝo sur krutaĵo de taoisma monto, Anhui, Ĉinio
2017-02-07

    La monto Qiyun en la gubernio Xiuning de la provinco Anhui, suda Ĉinio, estas konata taoisma monto kun la alteco de 585 metroj super la marnivelo. Ĉe la flanko de la monto estas la urbeto Qiyunshan (nomata pro la monto), kaj tie troviĝas la strateto Yuehua. Pro tio ke la strateto estas videbla sur krutaĵo de la monto, oni vokas ĝin "ĉiela strato", kaj sur la strateto nun loĝas 30 familioj, kiuj plejparte servas en turismo.

 

Aro da konstruaĵoj de la urbeto sur la monta krutaĵo, fotita en la 6-a de februaro
 
Turistoj paŝas sur la strateto.
 
Turistoj spektas malnovan grandan loĝejon.
 
Loĝejoj konstruitaj sur la krutaĵo
 
Bela kaj granda nubomaro sur la monto Qiyun, fotita en la 6-a de februaro. Tio estas la unuafoja grandioza nubomaro de la Jaro de Koko. La loĝejoj kun la aparta stilo de suda Ĉinio duone videblas tra kaj en la nuboj, kaj donas al homoj estetikan plezuron.
 

    La gubernio Xiuning apartenas al la urbo Huangshan de la provinco Anhui, kaj situas en la suda pinto de la provinco. La monto Qiyun estas unu el la kvar konataj taoismaj montoj de Ĉinio. Sur la monto la aktivadoj de taoistoj havas longan historion de almenaŭ 1200 jaroj. De mil jaroj taoistoj kaj ordinaruloj tie loĝas miksite, kaj la taoismaj temploj brilas kune kun la loĝejoj de ordinaruloj kun aparta stilo. La religia vivo kunestas kun la sekulara, la fumo de incenso odoras kune kun tiu de kuirado, kaj la harmonio de diversaj elementoj mem formas parton de la bela pejzaĝo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio