Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tritik-eksporto de Kazaĥio al Sudorient-Azio transitis tra Ĉinio
2017-02-06
 

    La 5an de februaro trajno ŝarĝita per 720 tunoj da tritiko el Kazaĥio atingis transitan bazon en Lianyungang, Jiangsu-provinco en planita tempo. Poste la kargo estis transportita per ŝipo al Vjetnamio. Estis la unua fojo, ke Kazaĥio eksportis tritikon al Sudorient-Azio transite tra Ĉinio, kio markis oficialan malfermiĝon de la nutraĵa koridoro inter Ĉinio kaj Kazaĥio.

 

    La prezo de kazaĥa tritiko estas malpli alta je 45 usonaj dolaroj po tuno ol tiu el la aŭstralia. La transporto el Aŭstralio al Sudorient-Azio bezonas ĉirkaŭ 30 tagojn, tamen tiu el Kazaĥio al la sama loko tra Ĉinio bezonas nur ĉirkaŭ 20 tagojn. Tial la kazaĥa tritiko fariĝis pli konkurenciva en la merkato, kaj tio ankaŭ solvas alian problemon: multaj kargotrajnoj al Centr-Azio kaj Eŭropo senŝarĝe revenas al Ĉinio.

 

    Ĉi-jare preskaŭ 500 mil tunoj da tritiko el Kazaĥio atingos Sudorient-Azion tra Lianyungang. Pro tio, la loko fariĝis la sola haveno orienten por Kazaĥio kaj eĉ por Centr-Azio.

 

    Konsilano de la kazaĥa ambasadorejo en Ĉinio diris, ke Kazaĥio unuafoje eksportis tritikon al Vjetnamio, kio havas pozitivan signifon por grandigi la komercon inter Kazaĥio kaj Ĉinio kaj plifortigi potencialon de transporto inter la du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio