Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brunaj ibisoj revenis al Ĉinio
2017-02-06
 

    Lastatempe, brunaj ibisoj, unu el la duarange protektataj specioj en Ĉinio, estis fotitaj en malsekejo ĉe Dianchi-Lago en Kunmingo, ĉefurbo de la provinco Junano en sudokcidenta Ĉinio. Tie estis 10 brunaj ibisoj.

 

 

    Kvankam brunaj ibisoj estas nur dua-range protektataj bestoj, en Ĉinio ili malpli abundas ol krestaj ibisoj, naciaj unuarange protektataj bestoj. Pro tio ke dum multaj jaroj bruna ibiso ne estis observata en Ĉinio, Ĉina Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Bestoj deklaris ĝin formortinta en Ĉinio pro habitat-perdo kaj media poluado. Laŭraporte, brunaj ibisoj ĉefe vivas en suda Eŭropo, Afriko kaj Centrameriko.

 

    Dum la lastaj jaroj, malsekejoj en Ĉinio iugrade restaŭriĝis, kaj ekde 2009, brunaj ibisoj iom post iom fariĝis observeblaj en la lando, tamen ili plejofte aperas solaj. Ĉi-foje 10 brunaj ibisoj estis trovitaj en la provinco Junano, kaj tio signifas, ke Ĉinio denove fariĝis vivmedio por brunaj ibisoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio