Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En la fakultato pri scienco de la universitato MIT aperis la plej juna vivdaŭra profesoro el Ĉinio
2017-02-06
 

    Laŭ la usona ĉinlingva tagĵurnalo The China Press lastatempe la fakultato pri scienco de la usona Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) promociis 5 vic-profesorojn al la rango de vivdaŭraj profesoroj. Inter ili sin trovas la ĉina sciencisto Zhang Feng, kiu havas la aĝon de 34 jaroj. En la historio de tiu ĉi universitato estas alia ĉina sciencisto Hsue-Shen Tsien, kiu fariĝis vivdaŭra profesoro en la aĝo de 35 jaroj. Dum multaj jaroj Tsien daŭre tenis la rekordon kiel la plej juna ĉina vivdaŭra profesoro en la universitato. Nun Zhang Feng rompis la rekordon kaj gajnis la honoron de la plej juna ĉina profesoro. Lia ĉefa esplorkampo estas la funkcio de la nerva sistemo kaj ĝiaj malsanoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio