Ĉiuj verkoj de Zamenhof estas legeblaj en la reto |
2017-02-06 |
Lige al la 100-a mortodatreveno de Zamenhof, la viena Esperanto-Muzeo celis ĉi-jare prezenti ĉiujn verkojn de Ludoviko Zamenhof, aperintaj ĝis 1930, kiuj troviĝas en ilia kolekto.
125 libroj jam estas libere kaj senpage legeblaj en la retejo de la muzeo IEMW. Kelkaj ankoraŭ sekvos dum la venontaj semajnoj.
Verkoj (1887-1930) de Ludoviko Zamenhof:
https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/
(www.eventoj.hu) Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|