Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksterlanda turismo de ĉinoj ĝuigis al la tuta mondo la Printempan Feston
2017-02-03
 

    Laŭ la statistikoj, dum la ferioj de ĉi-jara Printempa Festo, ĉinaj turistoj, el 242 ĉinaj urboj, vojaĝis al 1254 urboj de Ĉinio kaj aliaj 84 landoj. En la turismo ekster sia lando, pli ol 6 milionoj da ĉinoj foruzis 100 miliardojn da juanoj, se pohoma konsumo estus pli ol 15 mil juanoj.

 

 

    Profesiuloj diris, ke la gusto de ĉinaj turistoj en turismejoj ekster Ĉinio ŝanĝiĝis de simpla materia ĝuado al spirita spertado. Ekzemple, en ĉi-jaraj printempaj ferioj, furoris inter ĉinoj vojaĝado al Usono: rigardi aŭroron en Alaska, pasigi la Printempan Feston en Usono en granda ŝipo kaj tiel plu. Dank'al la diverseca postulo de ĉinoj, la turismaj linioj al Usono estas multaj kaj enhavoriĉaj.

 

    "La kialo de la kreskado de eksterlanda turismo estas la kresko de enspezoj de ĉinoj kaj ankaŭ la altniveliĝo de ilia konsuma postulo." Profesiuloj diris, ke pro la faciligo al vizo, plimultigo de rektaj flugoj kaj aliaj facilaĵoj, ĉinoj havas la ŝancon vojaĝi tutmonde.

 

    Ankaŭ la turismaj lokoj de la tuta mondo aldonis la etoson de la festo por ĉinoj. Laŭ la resumitaj informoj, en Tajlando, la kulturaj aktivadoj aldonis al si ĝuadon de ĉinaj manĝaĵoj kaj spertadon de ĉinaj folkloro kaj arto; en Belgio, la konata Manneken Pis (Maltrinketulo) havigis al si ĉinan tradician kostumon, kaj la pompan paradon por la Printempa Festo partoprenis ne nur ĉindevenuloj kaj ĉinaj lernantoj, sed ankaŭ belgoj en ĉinaj vestoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio