Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion ĉinoj faras en la Printempa Festo?
2017-01-24

    Deveno

 

 
    La Printempa Festo estas novjara festo laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Ĝi estas la plej grava tradicia festo de la lando.

 

 
    Kial antikvuloj aranĝis la jarkomencon en frostaj tagoj? Tio ne estas senkaŭza. Ĉar post la aŭtuna rikolto kaj antaŭ la printempa plugado estas morta sezono por kamplaboroj, la antikvaj kamparanoj en tiu sezono povis ripozi kaj sin amuzi, resumi la pasintaĵon, plani la estontecon kaj akumuli fortojn por la venonta peza laboro.

 

    Petardoj

 

 

    Eksplodigi petardojn kaj alglui bildojn de pordodioj kaj novjarajn versparojn al pordo estis la plej populara moro en antikva Ĉinio okaze de la Printempa Festo.

 

 

    Origine la eksplodigo de petardoj celis forpeli diablojn kaj venigi feliĉon. Tio vere plivarmigis la atmosferon de la novjaro, donante senmezuran ĝojon al homoj, precipe al infanoj.

 

    Printempaj bildoj kaj versparoj

 

 

    Okaze de la festo, ĉiuj familioj havas la kutimon glui sur pordo bildojn de imponaj pordodioj kaj printempajn versparojn sur ruĝa papero, kiuj impresas pro brileco kaj gajeco.

 

 

    Novjaraj pentraĵoj estas unu el la popolaj artoj de Ĉinio, kiuj temas pri riĉa rikolto, feliĉa vivo, floroj, birdoj ktp.

 

 

    Printempaj versparoj kun bondeziroj por la nova jaro estas algluitaj al la pordo. Belaj kaj plaĉaj, ili inspiras la homojn al energia strebado kaj vere aldonas printempan etoson.

 

    Printempaj manĝaĵoj

 

 

    En norda Ĉinio la plej populara kaj ŝatata manĝaĵo estas ĝjaŭzi-o. Ĝin oni manĝas en la lasta tago de la dekdua monato kaj la unua tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro. Estas du specoj: vaporumita kaj akve kuirita.

 

 

    En suda Ĉinio oni kutimas kuiri rizon kaj rizaĵojn por manĝado dum kelkaj tagoj. Tio signifas, ke oni havu multe da grenoj ĉiujare. Abundas frandaĵoj el koko, anaso, fiŝo kaj viando. La specoj de kukoj estas pli multaj ol en la nordo. Moĉio estas nepra manĝaĵo.

 

    Krom tio, diversaj lokoj de Ĉinio havas siajn proprajn manĝaĵojn kun aparta gusto.

 

    Novjaraj kutimoj

 

 

    Antaŭ la vespero de la Printempa Festo oni kutime ne dormas dum la tuta nokto por preĝi por ke ĉio estu bona en la nova jaro. Tiunokte oni brile lumigas ĉiujn ĉambrojn per lampoj, kio signifas forpeli per la lumo ĉion malbonan el ĉiuj anguloj.

 

    Je nulhoro komenciĝas la nova jaro. Pasintece la plej grava afero en la frua mateno de la novjara tago estis eksplodi petardojn, bruligi incensojn por bonvenigi diojn kaj veneri la prapatrojn.

 

 

    Kiam infanoj riverencas al maljunuloj, la lastaj donacas al ili monon pakitan en ruĝa papero. Ankaŭ maljunuloj gaje babiladas, diradas bonajn vortojn, prenas bonajn manĝojn kaj sate sin distras.

 

 

    En la dua tago de la unua monato, post la matenmanĝo, parencoj kaj amikoj vizitas unu alian. Post mallonga babilado la gastoj adiaŭas kaj iras viziti aliajn.

 

    La tria tago nomiĝas "Tago de adiaŭo al malriĉo". Tiun tagon parencoj kaj amikoj ne vizitas unu la aliajn. Tradicie oni balaas domojn kaj forbluligas la balaaĵojn.

 

    En la kvara tago ediziniĝintaj virinoj en novaj vestoj vizitas siajn gepatrojn, kune kun siaj infanoj, kunportante donacojn.

 

    Laŭ superstiĉa diro, en la kvina tago, ĉiuj dioj en la ĉielo inspektas la homan mondon. Oni do kultas ilin preĝante por la familia feliĉo.

 

 

    Unuvorte, de la antaŭvespero de la festo ĝis la dekkvina tago de la unua monato, ĉiu tago havas apartajn aktivadojn, kaj diversaj lokoj havas siajn apartajn morojn kaj kutimojn.

 

    Templaj Foiroj

 

 

    La Templaj Foiroj en Ĉinio havas longan historion kaj densan nacian nuancon. Ĝi ne nur interligas la urbojn kun la kamparo kaj vigligas la merkatojn, sed ankaŭ donas al la festo gajan etoson.

 

 

    En norda Ĉinio foiroj estas tre popularaj en diversaj lokoj. En la suda parto de la lando estas fama foiro kun apartaj trajtoj: la Printempa Florfoiro de Kantono, urbo kie verdo troviĝas dum la tuta jaro pro la humida kaj modera klimato. Okaze de la Printempa Festo, ĝia antaŭurbo kaj la najbaraj gubernioj liveras al ĝi tiom da floroj, ke ĝi droniĝas en flora tajdo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio