Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La nombro de uzantoj de interreto en Ĉinio kalkuliĝis al 731 milionoj
2017-01-24
 

    Laŭ statistika raporto pri evolua stato de ĉina interreto de Inform-centro pri Interreto en Ĉinio, ĝis decembro 2016, ĉinaj uzantoj de interreto kalkuliĝis al 731 milionoj da homoj, la nombro egalas al tiu de la totala loĝantaro de Eŭropo. La penetrada indico de interreto en Ĉinio atingis 53.2%, superante la tutmondan meznombron de 3.1% kaj ankaŭ la azian meznombron de 7.6%. Interalie la nombro de uzantoj de poŝtelefona interreto, kiu kreskis pli ol 10% en la lastaj tri jaroj, atingis 695 milionojn da homoj kaj respondecas por 95.1% de la tuta uzantaro de interreto.

 

    Plifortiĝas la ligo inter poŝtelefona interreto kaj eksterreta ekonomio. En 2016 la nombro de ĉinaj uzantoj de pagservoj per poŝtelefona interreto kreskis rapide, atingante 469 milionojn da homoj, kun jara kresko de 31.2%. La proporcio de pago per poŝtelefono kreskis de 57.7% al 67.5%. Pago per poŝtelefono rapide penetris eksterretan komercon kaj jam fariĝis kutimo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio