Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nupto en kajo dum transportado por la Printempa Festo
2017-01-24
 

    Posttagmeze de la 22-a de januaro, korvarmiga sceno okazis en kajo de la fervoj-stacidomo de Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. Akompanate de soldatoj de ĉinaj armitaj policaj fortoj, junulino iris al la staranta armita policano Zhang Qinghua. Sub atesto de surlokaj homoj, tie okazis simpla kaj romantika nupto, sen luksa festeno kaj delikataj ornamaĵoj, tamen plena de benoj de fratoj kaj kunbatalantoj.

 

 

    La novedzo Zhang Qinghua estas soldato de la ĉinaj armitaj policaj fortoj. Laŭ ordono, li kaj liaj kunbatalantoj prenis sur sin la taskon pri sekureco-garantio en Hangzhou-a fervoj-stacidomo dum transportado por la Printempa Festo. Laŭplane lia nupto okazus en la 23-a de januaro. Por plenumi la taskon, li rezignis edziĝ-forpermeson, prokrastis la nupton kaj restis sur sia posteno. Lia fianĉino Huang Mengjiao decidis doni al li surprizon. La 22-an de januaro, per grandrapida trajno, ŝi veturis de la urbo Jinhua al Hangzhou por lin viziti. En la fervoj-stacidomo ŝi aranĝis simplan nupton por ke liaj kunbatalantoj atestu ilian amon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio