Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ukraina knabo petis la manon de ĉina knabino per prezentado de Dashuhua
2017-01-24

    La 20an de januaro ukraina knabo Yang iris al Shuhua-teatrejo en la urbeto Nuanquan, Hebei-provinco, por ludi Dashuhua, lokan tradician prezentadon, al sia amatino. Yang ŝatas tradician ĉinan kulturon. Foje li vidis la teatraĵon La Unua Fortikaĵo sub la Ĉielo, kaj la knabino Su estis la ĉefrolulino. Ili interkonatiĝis. Yang diris: "Okaze de la unua rigardo mi tuj pensis, ke Su estas tre speciala kaj taŭga por mi. Tamen mi laboras en Pekino kaj ŝi en Hebei. Komence ni komunikiĝis per Wechat."

 

Yang prezentas Dashuhua. (Foto de Shen Shi)
 

    Por deklari sian amon al Su, Yang veturis al Yuxian-gubernio kaj eklernis la prezentadon Dashuhua. "Mi volas lerni la arton kaj montri al Su, ĉar kiam ŝi estas sur la scenejo, la majstro ĉiam ludas Dashuhua malantaŭ ŝi. Mi deziras persone ludi por ke ŝi vidu la belan arton," diris li.

 

Yang skribas "Mi amas vin" en la ĉina lingvo.
 

    Je la sepa horo tiutage Yang ekveturis el Pekino. Li volis surprizi ŝin. Sur la scenejo Su ludis kiel kutime. Subite Yang aperis antaŭ ŝi. Yang surgenue esprimis amon al ŝi kun floroj en la manoj, kaj prezentis Dashuhua por ŝi. Ŝi diris: "Mi ne imagis, ke li faras tion por mi. Mi estas kortuŝita."

 

    Dashuhua estas tradicia prezentado kun 500-jara historio. Ludisto disverŝas fanditan feron sur la antikvan urbomuron, kaj la fanditaĵo disfloris. La grandioza spektaklo estas kvazaŭ eksplodo de artfajraĵoj. La kutimo de la prezentado okaze de la Lanterna Festo daŭras ĝis hodiaŭ.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio