Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinlingve parolantaj infanoj havas pli da avantaĝoj por lerni muzikon ol infanoj kiuj ne parolas ĉine
2017-01-22
 

    Usonaj esploristoj trovis, ke tiuj infanoj, kiuj parolas la ĉinan lingvon, havas pli da avantaĝoj por lerni muzikon ol la aliaj, kiuj ĝin ne parolas. La rezulto de tiu ĉi esploro estis publikigita en la lasta numero de la usona revuo Disvolva Scienco.

 

    Esploristoj de la Universitato de Kalifornio, San Diego, donis taskojn pri la alteco kaj tembro de diversaj sonoj al 180 infanoj, kiuj parolas la ĉinan aŭ la anglan. Laŭ rezulto montras, ke pri la tembro ĉiuj infanoj reagas simile, sed en la taskoj pri la alteco de tonoj tiuj infanoj, kiuj parolas la ĉinan, superis tiujn, kiuj parolas la anglan. Ĉar la ĉina lingvo apartenas al la tonaj lingvoj, samaj sonoj, elparolataj per malsamaj longoj kaj malsamaj niveloj de tonoj, ricevas malsamajn signifojn en la ĉina. Pro tio la infanoj parolantaj ĉine kutimas distingi diversajn tonojn de lingvo, kaj tial ili povas ankaŭ rapide lerni distingi subtilajn ŝanĝojn en la alteco de tonoj.

 

    "Tamen tiu ĉi rezulto ne signifas, ke tiuj infanoj, kiuj parolas ĉine, nepre fariĝos pianistoj", aldone komentis la esploristoj.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio