Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermita sketejo en Somera Palaco
2017-01-22
 

    Ekde la 21an de januaro estas malfermita la sketejo de la Somera Palaco, la plej granda natura sketejo en Pekino. Sur 500 mil kvadrataj metroj da glacia surfaco, ludantoj povas vidi antikvajn konstruaĵojn de la Somera Palaco, inkluzive de la Turo de Budhista Incenso kaj la Deksep-arka Ponto. Apud la Okcidenta Digo estas unuafoje konstruita glaci-sidglitejo longa je 42 metroj.

 

    Ĉar la temperaturo estis pli alta ol antaŭe, ĉi-jare la sketejo ekmalfermiĝis al la publiko je tri semajnoj pli malfrue ol kutime, kaj la areo de la sketejo estis reduktita de 700 mil ĝis 500 mil kvadrataj metroj, tamen ĝi ankoraŭ estas la plej granda natura sketejo en la urbo. La sketejo estas dividita en tri zonojn, nome la ĉefa zono de Kunming-Lago, la zono de Suzhou-Strato kaj la zono de la Okcidenta Digo. Oni povas partopreni en dek ludoj, inkluzive de unuopa glaci-veturilo, duopa glaci-veturilo, surglacia biciklo, elektra bufraŭteto kaj elektra boato, taŭgaj por junuloj kaj infanoj.

 

    Apud la Okcidenta Digo estas unuafoje konstruita glaci-sidglitejo longa je 42 metroj kaj alta je ses metroj. Sur la supro de la sidglitejo oni povas vidi la vintran panoramon de la Somera Palaco.

 

    La sketejo estas ĉiutage malfermita de la oka horo kaj duono ĝis la 16-a kaj duono. Se la vetero estos taŭga, la sketejo funkcios ĝis la komenco de februaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio