Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Elektitaj paroladoj de Xi Jinping en la Pintkunveno de G20 en Hangzhou: ĉina "koncepto pri tutmonda administrado"
2017-01-22

Ĉina prezidanto Xi Jinping parolis en la inaŭguro de la Komerca Pintkunveno de G20, la 3-an de septembro 2016. (Foto de Ding Lin, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    Lastatempe Ĉina Fremdlingva Eldonejo eldonis en- kaj eksterlande la anglan kaj ĉinan versiojn de la libro titolita Elektitaj paroladoj de Xi Jinping en la Pintkunveno de G20 en Hangzhou. En la libro estas kolektitaj 17 gravaj paroladoj, kiujn Xi Jinping faris en la inaŭguro de la Komerca Pintkunveno de G20, dum la Pintkunveno de G20 kaj ĝiaj inaŭguro kaj fermo. Tiuj paroladoj plenamplekse kaj profunde klarigis ĉinajn politikojn kaj proponojn pri la tutmonda administrado, prezentis al la mondo saĝecon kaj projekton de Ĉinio por revigligo kaj disvolvo de la monda ekonomio kaj faris novan blukopion por ĝia kreskado.

 

    La ĉina "koncepto pri tutmonda administrado", menciita en la libro, tuŝas ne nur celon kaj vojon de disvolvado, sed ankaŭ kundividon de ĝiaj fruktoj. Tio klare kontrastas kun la faro de Okcidentaj evoluintaj landoj anstataŭigi pragmatajn projektojn kaj agojn per buŝaj promesoj en tutmonda administrado. Pli grave, ke ĉina "koncepto pri tutmonda administrado" estas plenampleksa, tamen Ĉinio ne opinias, ke ĝi estas la tutaĵo de la projekto. Tiu koncepto transigis la disvolvo-ideon "harmonio en diverseco" kaj la disvolvo-saĝecon pri "kunlaboro" kaj "kungajno". Tio estas daŭrigo de la ĉina nacia spirito kaj klara spegulado de la kerna valor-koncepto de la ĉina nacio. La ĉina "koncepto pri tutmonda administrado" ludos pli gravan rolon por daŭripova disvolvado de la mondo, eviti krizojn kaj konfliktojn, kaj kune antaŭeniri.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

La aŭtoro: Lian Jun: direktoro-redaktoro de la ĵurnalo Jingji Ribao

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio