Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fama ĉina skulptisto Wu Weishan donacis statuon de Coubertin al la Internacia Olimpika Komitato
2017-01-20
 

    La 16-an de januaro laŭ la invito de Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, fama ĉina skulptisto Wu Weishan vizitis la ĉefsidejon de la Internacia Olimpika Komitato en Laŭzano, Svislando, kaj donacis al la Olimpika Muzeo sian kreaĵon: statuo de la barono Pierre de Coubertin, la iniciatinto de la modernaj olimpikaj ludoj.

 

    Thomas Bach laŭdis la eksterordinaran lertecon de la arto de Wu Weishan. Post la donac-ceremonio Wu Weishan diris, ke la statuo enkorpigas laŭdon de ĉina artisto al la olimpika spirito kaj lian respekton al la barono Coubertin.

 

    Laŭraporte la donaco de la statuo estas unu el la aktivecoj por memorfesti la 80-an datrevenon de la morto de Coubertin.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio