Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nepalaj monbiletoj fabrikitaj en Ĉinio
2017-01-19
 

    La 16-an de januaro, la unuaj 1000-rupiaj monbiletoj, presitaj de la Ĉina Kompanio por Presado kaj Fabrikado de Bankbiletoj, estis transportitaj el Nanchang, Jiangxi-provinco, Ĉinio, al Nepalo. Tio estas nova starpunkto por Ĉinio pozitive partopreni en presado de alilandaj monbiletoj.

 

    En aŭgusto 2016, post konkurado kun brita, franca kaj aliaj famaj entreprenoj, la Ĉina Kompanio por Presado kaj Fabrikado de Bankbiletoj subskribis kontrakton pri presado de 200 milionojn da 1000-rupiaj monbiletoj por Nepalo. La ĉi-foje transportitaj monbiletoj estis presitaj dum la kvin monatoj kiuj sekvis la mendon.

 

    Kiel la plej altvalora monbileto emisiita de la Nepala Centra Banko, 1000-rupia monbileto havas gravan rolon en nepala moncirkulado. Pro tio estas rigoraj la postuloj pri desegnado kaj kontraŭ-falsiga tekniko de tiuj monbiletoj.

 

    Li Zheng, ĉefo de la Nanchang-a Kompanio por Presado de Bankbiletoj, diskonigis, ke tiuj monbiletoj estis presitaj kaj fabrikitaj per ĉinaj teknikoj kaj materialoj, kiaj kliŝoj, presinko, papero, kaj fadenoj. Tio testis ne nur ĉinan teknikon, sed ankaŭ ĝian sintezan kapablon. La sukcesa presado de tiuj monbiletoj signifas, ke la ĉina tekniko pri ilia presado kaj fabrikado internaciiĝas.

 

    Antaŭ transportado de tiuj monbiletoj, la Ĉina Kompanio por Presado kaj Fabrikado de Bankbiletoj informiĝis el la Nepala Centra Banko, ke la kompanio fariĝis unu el la kandidatoj por presado de 260 milionoj da 5-rupiaj monbiletoj. Tio estigis bonan fundamenton por internaciigo de la ĉina tekniko pri presado kaj fabrikado de bankbiletoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio