Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo
2017-01-18
Ĉina prezidanto Xi Jinping (dekstre) kaj Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo (Foto de Lan Hongguang, raportisto el Novaĵ-Agentejo Xinhua)
 

    La 17an de januaro en la internacia kunven-centro de Davos ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan parolon "Kune respondeci pri nia epoko, akceli mondan ekonomian kreskon" en la malferma ceremonio de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Li emfazis, ke la disvolvado de Ĉinio estas la ŝanco por la mondo, kaj Ĉinio estas ne nur profitanto de la ekonomia tutmondiĝo, sed ankaŭ ĝia kontribuanto. La rapida kreskado de la ĉina ekonomio liveras daŭran kaj fortan impulson por stabileco kaj kresko de la monda ekonomio. Interligita disvolviĝo de Ĉinio kaj multaj aliaj landoj faras la mondan ekonomion pli ekvilibra. Rimarkindaj atingoj de Ĉinio en malriĉeco-redukto kontribuas por pli inkluziva monda ekonomio. Daŭraj reformado kaj malfermiĝo de Ĉinio liveras gravan impulson al malfermita monda ekonomio.

 

 

    Xi atentigis, ke en pli ol tri jaroj post elmeto de la propono "La Zono kaj Vojo", pli ol cent landoj kaj internaciaj organizoj pozitive respondis kaj subtenis tiun proponon, kaj pli ol 40 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis interkonsentojn pri kunlaboro kun Ĉinio, kaj la rondo de ĉinaj amikoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pligrandiĝas. Ĉinaj entreprenoj investis pli ol 50 miliardojn da usonaj dolaroj en landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Multaj grandaj projektoj ricevis fruktojn, akcelis ekonomian disvolvon de tiuj landoj kaj kreis multajn laborŝancojn. La propono venas de Ĉinio, kaj ĝiaj fruktoj profitigas la mondon.

 

    Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke fronte al la monda situacio plena de komplekseco kaj necerteco, la parolado de prezidanto Xi en la jurkunveno de la Monda Ekonomia Forumo havas gravan historian signifon. Lia parolado komunikis gravan informon kaj aldonis pozitivan energion al la mondo, kaj alportas al la mondo novan kaj inspiran fidon. La ĉina revo kaj la monda revo estas interligitaj. Ĉiuj koncernataj flankoj devas unuiĝi kaj preni sur sin la respondecon pri plibonigo de la mondo kaj klopodi por atingi la celon pli sanan, verdan, abundan kaj pacan.

 

    La temo de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo estas "Reagema kaj respondeca gvidado". La malferman ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ 1 700 homoj, inkluzive de preskaŭ 50 ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj kaj personoj el la rondoj de politiko, komerco, akademio kaj amaskomunikiloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio