Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amo inter homoj kaj gruoj
2017-01-18
 

    Antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam Zhang Houyi boatis en marĉejo, subite liaj rigardoj estis kaptitaj de vundita birdego en fragmitejo. Je la unua vido al ĝi, li estis ege surprizita: "Jen gruo, kiu malaperis tie antaŭ multaj jaroj."

 

 

    Tiu ĉi gruo havas la pure blankan plumaron, la longan kaj rektan bekon en ruĝa koloro kaj la maldikan kurban kolon. Sango el vundo makule ruĝigis plumojn ĉe ĝia maldekstra kruro. Zhang Houyi tuj prenis ĝin hejmen por zorgeme kuraci tiun grandan birdon vunditan...

 

 

    Dum pli ol 20 tagoj la gruo bone resaniĝis en la hejmo de Zhang Houyi, dank' al lia prizorgado. Kaj post plia semajno, ĝi komplete reprenis sian fizikan viglecon, kaj kun plena energio ĝi povis reveni al la blua ĉielo. Akompanate de laborantoj de naturprotektejo, Zhang Houyi trifoje lasis la gruon al la naturo, tamen, ĉiu-foje ĝi reflugis al lia hejmo en la sekvanta mateno. Tiele, li akceptis tiun blankan spiriton sentimentalan, kaj donis al ĝi belan nomon "Feifei".

 

 

    Venis la pariĝa momento, Zhao Houyi ameme diris al Feifei: "Iru, ne forgesu reveni vintre kunportante vian 'edzinon', por ke ni kunĝuu vian feliĉon." Poste, li prenis Feifei kaj ĝin ĵetis al la ĉielo.

 

 

    Matene de frua vintro, kiam Zhang Houyi malfermis la pordon, du grandaj blankaj birdoj flugis rekte al li de la fragmitejo antaŭ lia domo. Li estis ĝoje surprizita, rimarkinte ke la birdo fluanta la unua estas Feifei, al kiu li sopiris tag-nokte. Vidinte lin, la birdo senĉese pepadis, kaj Zhang Houyi ne povis elteni siajn larmojn pro emocio, senĉese karesadis ĝian kolon kaj verŝadis al ĝi sian sopiron pri ĝi pro ĝia forestado.

 

 

    Malantaŭ Feifei estis ina gruo, kies plumaro estas tute neĝblanka, ĝiaj beko kaj piedoj -- brile ruĝaj kiel fajro. Kun la staturo svelta, ĝi similas al juna knabino.

 

 

    Zhang Houyi konstruis por ili grandan neston kaj aldonis sur la pordon grandan ĉinan ideogramon "Feliĉo", kiel ilia "nupta ĉambro". Zhang Houyi ankaŭ diskutis kun la familianoj kaj nomis la inan gruon per la karesnomo "Xiaoxue".

 

 

    Dum la miela monato de la du birdoj, la tuta familio Zhang povis vidi matene kaj vespere Feifei kaj Xiaoxue gaje dancantajn kvazaŭ paro da eminentaj baletistoj.

 

 

    Du jaroj pasis en palpebrumo. Feifei kaj Xiaoxue kovis sian idon -- vira malgranda gruo. Zhang Houyi donis apartan amon al tiu ĉi eta vivo, kaj nomis ĝin "Dongdong".

 

 

    Ĉiumarte, kiam migrobirdoj flugas al la nordo, Zhang Houyi falas en melankolion. Sed iumatene de novembro, li vidis aron kaj aron da blankaj birdoj flugantaj super la lago kaj fragmitejo ĉe sia domo, centoj da gruoj blankigis la tiean aeron. Subite, tri gruoj flugis rekte al li. Ah, la familio de Feifei revenis, alportante grandan nombron da gruoj kaj alispecaj migrantaj birdoj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio