Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fulmobando de la ĉina kulturo okazis eksterlande
2017-01-17

    La 15-an de januaro fulmobando de la ĉina kulturo okazis en Dubajo. La ĉina manĉurina robo, kaligrafio, Uŝu-o (unu el la popularaj sportoj de la ĉinaj popolanoj) kaj aliaj programoj estis prezentitaj de ĉirkaŭ 500 partoprenantoj el pli ol 10 landoj, kiel Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Japanio, Usono, Kanado, Francio, Hispanio ktp.

 

 

    La 15-an de januaro homoj partoprenis en fulmobando pri la ĉina kulturo sub la plej alta konstruaĵo, la turo Burj Khalifa en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

 

 

    La 15-an de januaro partoprenantoj kun la ĉinaj manĉurinaj roboj partoprenis en fulmobando de la ĉina kulturo en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

 

    Samtage okazis fulmobando por festi Printempan Feston en la avenuo Paulista de la urbo San-Paŭlo, Brazilo. La evento, farita de asocio de ĉindevenaj logantoj en Brazilo kaj aliaj grupoj, altiris multajn lokajn homojn por spekti.

 

 

    La 15-an de januaro junaj aktoroj el Ĉinio kaj Brazilo prezentis Uŝu-on en la avenuo Paulista de la urbo San-Paŭlo, Brazilo.

 

 

    La 15-an de januaro aktoroj prezentis Leon-dancon en la avenuo Paulista de la urbo San-Paŭlo, Brazilo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio