Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Rakontoj pri Ĉinio" en Davos
2017-01-17
    Ni veturis el Zuriko ĝis Davos dum du horoj kaj duono.
 

    Baldaŭ okazos la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en la neĝkovrita svisa urbeto Davos. La urbeto estas neatendite kvieta. "Mi scias, ke prezidanto Xi alvenos, ĉar la svisaj amaskomunikiloj daŭre raportas pri tio." Blankliphara gardisto aliris kaj salutis nin. La ekipaĵoj en la kunvenejo ankoraŭ ne estis tute instalitaj. Li ŝercis: "Ni ne povas kompari la laboron kun la rapido en Ĉinio, kaj la instalado estos finita eble nur antaŭ la malfermo."

 

 

    La kvieteco ne estis bona novaĵo por ni serĉantaj bonajn informojn. Ni eniris hotelon. Eksciinte, ke ni venas de Ĉinio, la hotelisto montris grandan fervoron. Por faciligi nian elsendadon, li senpage liveris al ni balkonan ĉambron kun bona pozicio por rigardado.

 

 

    Pli da surprizoj atendis nin. En la fervoja stacidomo de Davos ni konversaciis kun sinjoro Roger Siegenthale. La energiplena maljunulo havas amikajn rilatojn kun Ĉinio dum pli ol 30 jaroj. Li administras firmaon de infana elektra motorciklo Scooty, fabrikita en Zhejiang, Ĉinio. "Unu motorciklo kostas 2 000 svisajn frankojn en Zuriko, kaj mi povas vendi kelkcent motorciklojn ĉiujare." Li diris, ke li estas profitanto de la fabrikado de Ĉinio.

 

    Tutmondiĝo helpas liberajn interŝanĝojn de varoj, kapitaloj kaj homoj, kaj tio alportas riĉaĵon kaj ankaŭ amon. Svisa junulo David August estas direktoro de la restoracio Time Out de la glaci-hokea klubo de Davos. Dum staĝo en Maldivoj li renkontis ĉinan knabinon, kaj ili enamiĝis. Pro la translanda amo, David aparte atendas okazaĵojn el Ĉinio. "Ĉinio ŝanĝas sian rolon en la monda ekonomio. Antaŭe ĝi amase produktis varojn por eksportado, sed nun ĝi fariĝis granda importanto kaj konsumanto kaj donas pli da ŝancoj al la mondo." La sviso planas vojaĝi al Ĉinio. "Mi serĉos taŭgan laboron tie."

 

    En la 17a de januaro la urbeto sur Alpoj denove fariĝos fokuso de la tuta mondo. Espereble, "ĉina recepto" helpos al la monda ekonomio iri sur sanan vojon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio