Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
New York Times : granda reduktiĝo de loĝantoj en ekstrema malriĉeco estas ŝuldata ĉefe al la ekonomia progreso de Ĉinio
2017-01-17
Bela vilaĝo
 

    Laŭ la Jara Raporto de Ĉinio pri Malriĉeca Reduktado (2016), kune verkita de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Malriĉeco-redukta Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, en 2016, pli ol 10 milionoj da ĉinoj sin liberigis de malriĉeco. Tio signifas, ke Ĉinio atingis la celon pri malriĉeco-reduktado por 2016, difinitan en la 13-a Kvinjara Plano.

 

    Post la "10 milionoj" estas rikoltoj kaj ĝojoj de ĉinaj familioj, kiuj sin liberigis de la malriĉeco. En 2015 Ĉinio difinis la celon, ke en la venontaj kvin jaroj Ĉinio liberigos 70 milionojn da malriĉaj loĝantoj el la malriĉeco. Tiu nombro egalas al tiu de la totala loĝantaro de multaj landoj. Laŭ tiu celo, la nombro de malriĉaj ĉinoj reduktiĝos je pli ol 10 milionoj ĉiujare.

 

    La Raporto pri Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN en 2015 montras, ke la nombro de ĉinoj en ekstrema malriĉeco malkreskis de 61% en 1990 al malpli ol 30% en 2002, kaj al 4.2% en 2014. La kontribuo de Ĉinio al malriĉeco-reduktado superis 70% de tiu de la tuta mondo.

 

    La rapideco kaj skalo de malriĉeco-reduktado de Ĉinio estas senprecedenca en la homa historio. Ĉinio fariĝis la lando, kies malriĉa loĝantaro reduktiĝis plej multe en la mondo, kaj la lando, kiu unue realigis la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de UN.

 

    La usona ĵurnalo New York Times komentis, ke la granda reduktiĝo de loĝantoj en ekstrema malriĉeco estas ŝuldata ĉefe al la ekonomia progreso de Ĉinio. La usona retejo The Huffington Post informis, ke la malriĉeco-redukta rezulto de la mondo profitas ĉefe de Ĉinio pro ekonomia disvolvado kaj penado de la ĉina registaro en reformado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio