Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 7-a internacia kongreso de AEH okazos en Kunštát, Ĉeĥio
2017-01-17
 

    La Asocio de Esperantistoj -- Handikapuloj en Pardubice elkore invitas vin al la 7-a internacia kongreso de AEH, kiu realiĝos en Amuzcentro Zámeček (Kasteleto) en Hodonín ĉe Kunštát, Ĉeĥio, de la 21-a ĝis la 23-a de aprilo 2017, sekvata de lingva seminario ĝis la 28-a de aprilo 2017. La kongresa temo estas toleremo -- limo de toleremo -- interhomaj rilatoj.

 

    La Amuzcentro Zámeček estas plene alirebla de handikapuloj, kun liftoj, sociaj salonoj kaj gimnastikejo. La tranoktado estas en 2- ĝis 4-litaj ĉambroj kun lavujo. Necesejoj kaj duŝoj estas ĉe la koridoroj.

 

    Okazas literatura konkurso pri l kongresa temo, la plej bonaj artikoloj estos tralegitaj dum la kongreso, publikigitaj en Informilo kaj premiitaj pere de libro. Vian verkon sendu ĝis la fino de februaro 2017 en dimensio de unu paĝo A4.

 

    Provizora programo:

 

    Vendrede: posttagmeze alveno, organizado de aferoj por tranoktado, vespermanĝo, interkonatiĝa vespero, spektado de filmo;

 

    Sabate: antaŭtagmeze kongresa traktado kaj balotoj por elekti novajn komitatojn, posttagmeze ekskurso: burgoj Pernštejn aŭ Svojanov, vespere danc-amuzo kun viva muziko;

 

    Dimanĉe: antaŭtagmeze prelegoj, kunveneto de la unua nova komitato, posttagmeze forveturo hejmen; por partoprenantoj de la sekva seminario ekskurso, ekzemple Kunštát, aŭ Olešnice, kie ni povos viziti produktadon de blupreso sur teksaĵoj; vespere ni kantos kun akompano de gitaro aŭ harmoniko aŭ partoprenos en pluaj aktivaĵoj.

 

    De lundo la 24an de aprilo ĝis vendredo la 28an de aprilo 2017 okazos lingvaj seminarioj. Antaŭtagmeze kursoj, konversacio ktp., posttagmeze ekskursoj al Letovice, burgo Svojanov, Nové Město, Moravia Karsto ktp. laŭ intereso aŭ atelieron pri manlaboroj.

 

    Devigan aliĝilon por la 7-a kongreso de AEH sendu al la redakcio en Pardubice per poŝto aŭ retpoŝto plej malfrue ĝis la 15-a de februaro 2017. Vi pagos surloke (per monbiletojn – ne per karto).

 

    Adreso de la redakcio: Asocio de E-handikapuloj, Na Okrouhlíku 953/21, CZ 530 03 Pardubice, Ĉeĥa Respubliko; e-mail: aeh@esperanto-aeh.eu;

 

    La prezo: 125 eŭroj por la tuta restado, 40 eŭroj por tranoktado kun manĝoj por 2 kongresaj tagoj kaj 85 eŭroj por sekvanta seminario 5-taga kun manĝoj. La prezo por la ekskursoj estos aparte pagata surloke.

 

    Ĝojatendas Vin la komitato de AEH.

 

    Lenka Angelová, prezidantino, telefono por demandoj: Angelová +420 775 323 903.

 

(Kontribuo de Ladislav Hakl)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio