Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fakuloj el diversaj landoj protestas kontraŭ la aserto "akupunkturo estas pseŭdoscienco" sur Vikipedio
2017-01-16
 
    Akupunkturo estas tradicia maniero de kuracado kun longa historio en ĉina kulturo kaj jam resanigis sennombrajn pacientojn. Tamen sur paĝo de Vikipedio estas skribite, ke akupunkturo estas pseŭdoscienco.

 

    La aserto ĝenis tutmondajn praktikantojn de ĉina tradicia medicino. Lastatempe, pli ol 2.5 mil praktikantoj de ĉina tradicia medicino proteste subskribis sian nomon sur peticio por postuli korekton. Subskribintoj estas ne nur ĉinoj, sed ankaŭ diversetnaj praktikantoj de akupunkturo kaj kuracitaj personoj el la tuta mondo. Mel Hopper Koppelman, angla praktikanto de ĉina medicino kaj ankaŭ sponsoro de la ĉi-foja peticio diris, ke la aserto estas nur propagando kontraŭ akupunkturo, kaj Vikipedio ne prezentas pruvojn.

 

    Thomas Lee, vicprezidanto de asocio pri akupunkturo, diris ke akupunkturo havas la historion jam de 40 jaroj en Usono kaj estas jure agnoskata en ĉiuj ŝtatoj. Plue, akupunkturo estas ankaŭ certigita kaj klarigita de Nacia Instituto de Sano en Usono kaj multaj laboratoriaj studoj pruvis la kontraŭdoloran efikecon de akupunkturo.

 

    Hugh MacPherson, profesoro pri akupunktura esploro de la medicina fakultato pri san-scienco de la Universitato de York, diris en intervjuo, ke la efikeco de ĉina medicino estas jam pruvita de la rezultoj akiritaj per ĝia longdaŭra aplikado. Estas multaj atestoj, ke efikeco de akupunkturo estas pli bona ol tiu de placebo, speciale por traktadi kronikajn dolorojn.

 

    Samantha Lien, direktoro pri komunikado ĉe Wikimedia Fondaĵo, rimarkigis ke ili ĝenerale ne skribas, redaktas aŭ kontrolas la enhavojn de Vikipedio, kiuj dependas de redaktado de volontuloj el la tuta mondo. Ili volas publikigi informojn pri tio, kiel Vikipedio estas redaktata kaj kontrolata de volontuloj kaj aliajn rilatajn politikojn kaj gvidliniojn. Pro la ĉi-foja peticio, ili daŭre atentos kaj baldaŭ havigos pliajn informojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio