Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 15a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken
2017-01-13

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 

Fotoj pri la renkontiĝo
 

    Post unu jaro ni denove renkontiĝis en Saarbrücken por kune festi la Novjaran Renkontiĝon en gaja kaj amika etoso de la 27a de decembro 2016 ĝis la 3a de januaro 2017. La evento estas organizata de la asocio EsperantoLand. La ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven kun pluraj helpantoj pretigis interesan jarfinan semajnon. Pri la programo zorgis Betti Maul, pri tekniko okupiĝis Pjotr de Mulder kaj Klaus Rumrich. Al la programo multe kontribuis ankaŭ Ines kaj Christoph Frank. En la Novjara Renkontiĝo partoprenis 196 geesperantistoj el 15 landoj ne nur el Eŭropo. Ĉeestis multaj familioj kun infanoj kaj gejunuloj ĝis 19-jaraĝaj.

 

    Riĉa programo kontentigis ĉiujn ĉeestantojn. Ni povis ĝui diversajn prelegojn, diskutrondojn, laborgrupojn, atelierojn, kvizojn, diversnivelajn Esperanto-kursojn. Oni povis lerni ankaŭ la hispanan. Ne mankis riĉa libroservo, variaj tabloludoj, vesperaj filmoj, malstreĉiga gimnastiko aŭ ritme vigla zumbo, kurso de tango kaj ĉendancado. Intereson vekis plibonigo de memoro per la japana lingvo, budaisma plenkonscia meditado, balada kulturo de Feroaj insuloj, la libroarto-Orimoto kaj aliaj programeroj.

 

    Ni eksciis kiu inventis la komputilon kaj kial la homoj neas sciencon, kien iros Eŭropo post la breksiĝo, pri la dana filozofo Martinus, pri liberalaj religioj, pri Duolingo, pri la Edena ĝardeno, pri justa komerco, pri gravitaj ondoj, pri Esperanto en Afriko, pri perspektivoj de Eŭropa Unio kaj eĉ pri bano, duŝo kaj necesejoj tra la mondo. Interesis nin matematika prelego pri senfineco, ĝiaj problemoj kaj paradoksoj, la historio de Kubo kaj Usono, la vivo sur strangaj mondoj kaj la vivo sur la orient-frisaj insuloj.

 

    Ni diskutis pri monda politiko, pri enmigrantoj, pri disvastigo de Esperanto, pri ReVo (Reta Vortaro). La projekton "Unu leciono pri Esperanto, por ĉiuj lernejanoj" proponis Lu Wunsch-Rolshoven. Pri la demando "Ĉu normalaj infanoj ankoraŭ ekzistas?", prelegis kaj diskutis Martin Markarian. Pri "Ĉu reguligita laŭ leĝigo de kanabo estas dezirinda?" raportis kaj diskutis Markos Kramer. Gijom' Armid organizis seminarion pri "Vivi por feliĉi aŭ feliĉi por vivi?"

 

    Okazis tradukateliero kun Brian Moon kaj István Ertl, konstruo de sorobano kun Kimie Markarian, Risko-kvizo kun Edy Van den Bosch, scienca kvizo por teamoj kun eksperimentoj kun Klaus Rumrich, skeĉoj de Mirejo Grosjean okaze de la jaro de lernado.

 

    Ni spektis bildprezentojn de Amri Wandel pri Slovakio, Slovenio, Montenegro kaj pri Petra, antikva mistera ĉefurbo en la jordana dezerto. Bernard-Regis Larue gvidis nin tra parkoj de Yellowstone kaj Colorado en Usono. Ulrich Brandenburg rakontis kaj montris interesajn bildojn pri Portugalio, kie en la jaro 2018 en Lisbono okazos la 103-a Universala Kongreso. Li donis al ni emon partopreni ĝin.

 

    Ankaŭ la infanoj ĝuis tre riĉajn programerojn en multaj atelieroj. Interesis ilin pretigado de pilkoj por ĵonglado, origamio, fabrikado de strigoj kaj aŭtoj el kartono, pupetoj el ŝtofoj. Ne mankis rostado de bananoj kun ĉokolado, preparado de filmeto farita el fotoj, poŝtranĉiloj, kantado, ĵonglado, feltumado kaj ornamo de kandelingoj. La plej malgrandaj kun entuziasmo sekvis Mazi-kurson. Plaĉis al ili ludado kun samaĝuloj kaj libera petolado. Dum la paŭzoj virinoj trikis, iuj komputilis, legis, kartludis aŭ babilis ĉe glaso da vino, biero aŭ kafo.

 

    Estis prezentitaj fotoj el la pasintjara NoRo, beletra Almanako. Vespere ni ĝuis pup-teatraĵon: "Avino! kriĉas Filipo" far' de Christoph Frank, koncerton de ĴeLe kun akompano de la kubano Geomar. Plezure koncertis ankaŭ Gijom' kaj Kim. Dum la Internacia vespero prezentiĝis niaj talentuloj. Ni ĝuis pian-, kontrabas-, violon-, kaj flut-ludadojn, ĵongladon, ĥor-kantadon, dancadon, kanĵi-kvizon kaj skeĉojn de István Ertl. Ĉe la fino Lu Wunsch-Rolshoven dankis al ĉiuj kontribuintoj kaj al la partoprenintoj de la aranĝo.

 

    Gaje ni bonvenigis la Novjaron per tostoj, kisoj kaj bondeziroj de ĉio bona por la jaro 2017, esperante denove renkontiĝi jarfine en Novjara Renkontiĝo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio