Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝenerala direktoro de UN en Ĝenevo: ĉina subteno estas nepra
2017-01-13
 

    La 18-an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos la oficejon de UN en Ĝenevo, post ĉeesto en la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Michael Møller, ĝenerala direktoro de la oficejo, diris al raportisto de la retejo Caixin, ke en la nuna situacio la subteno de Ĉinio al multflankismo kaj UN estas nemankigebla, kaj la vizito de Xi Jinping ne nur honorigos UN, sed ankaŭ havas gravajn signifojn.

 

    Michael Møller opinias, ke la ĉina registaro tre subtenas multflankismon kaj UN. Tio estas nepra afero por funkciado kaj regado de la mondo.

 

    Michael Møller rimarkigis, ke pro kresko de ksenofobio, kelkaj okcidentaj landoj intencas striktigi regadon de siaj landlimoj, kaj eĉ malfideliĝis je reguloj observitaj dum multaj jaroj. Estas necese, ke oni starigu transiran ponton inter la nuna kaj la estonta nova mondo.

 

    Li malkaŝe diris, ke la defioj alfrontataj de la homaro povas esti traktataj nur per kuna penado de diversaj landoj. Tamen, la tendenco 'propra forto povas venki ĉiujn malfacilaĵojn' estas tre forta ne nur en Usono, sed ankaŭ en multaj landoj eŭropaj kaj aziaj.

 

   "Mi kredas, ke en tiu situacio, la rolo de UN estas pli grava ol tiu en ajna tempo. Kompreneble niaj laboroj estas pli malfacilaj pro malobservo de reguloj fare de iuj landoj. Ni devas, per nia saĝo, helpi niajn membrolandojn elpensi novajn rimedojn por perfektigi kaj eĉ restarigi la mondon kun reguloj kiel bazo." Li diris, ke UN devas tuj agi laŭ la novaj cirkonstancoj kaj starigi novajn strategiajn partnerajn rilatojn kun kelkaj landoj.

 

    Li montris, ke Ĉinio povas kontribui tiuflanke. "Laŭ mia scio, Ĉinio sin tenas je multflankismo." Li diris, ke la internacia sistemo devas esti subtenata kaj plifortigata. Ĉinio eble fariĝos unu el la ekvilibrigaj fortoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio