Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aparta modelo de fotovoltaa centralo en Ĉinio: elektrejo plus fiŝejo
2017-01-12
Birdrigardo al la aparta fotovoltaa centralo en Cixi de Zhejiang, Ĉinio.
 

    La 11-an de januaro, oficiale ekfunkciis la lande plej granda fotovoltaa elektrejo kun ĝia fiŝejo sube en la akvareo de la akvejoj Zhouxiang kaj Changhe de la urbo Cixi de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. La totala investado al la programo estas 1,8 miliardoj da juanoj. La elektrejo kovras akvareon de ĉirkaŭ 4 492 muoj kaj laŭplane ĝia jara produktokvanto de elektro estos ĉirkaŭ 22 milionoj da kilovat-horoj.

 

Birdrigardo al la aparta fotovoltaa centralo en Cixi de Zhejiang, Ĉinio.
 

    Laŭ diskonigitaj informoj, tiu elektrejo kun fiŝejo rezultas de unuiĝo de fotovoltaa centralo kaj fiŝbredada industrio. Oni aranĝas sunpanelojn super la fiŝejo kaj en la akvo eblas bredi fiŝojn kaj salikokojn. La tabuloj povas bone ŝirmi la fiŝejon. Tiel formiĝas la modelo: elektrejo supre kaj fiŝejo sube.

 

    La elektro estas vendata al la ŝtata elektro-reto de Ĉinio, kun la jara enspezo je 240 milionoj da juanoj al la posedanto, dum la profito el fiŝbredado eblos je 13 milionoj da juanoj. La nova suncentralo provizos per elektro la urbon Ningbo, urbegon proksiman al Cixi, kaj eĉ al la tuta provinco Zhejiang. La averaĝa produktokvanto de elektro je 220 milionoj da kilovat-horoj sufiĉos por konsumo de 100 mil familioj. Tio signifas ŝparon de 70.4 mil tunoj da karbo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio