Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aktivulo.net: retejo por aktivuloj kaj aktivemuloj
2017-01-11
 

    Kiel plia paŝo en la renovigo de la retejoj de UEA, lanĉiĝas nun nova paĝaro: aktivulo.net. Frukto de longa laboro fare de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, laŭ instigo kaj gvido de la Vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill. La nova retejo celas subteni niajn aktivulojn tutmonde per valoraj informoj kaj kontaktebloj.

 

    Unu el la kernaj celoj de la paĝaro estas provizi kaj arkivi informojn pri la Seminarioj por Aktivula Maturiĝo -- agado, kiu jam gajnis por MacGill la honoran titolon Esperantisto de la Jaro 2016. Per kolektado de la materialoj kaj rezultoj de la seminarioj, UEA celas iom post iom krei ampleksan sciobankon por diversspecaj bezonoj sur la agadkampoj Konsciigo, Kapabligo, Komumuno kaj Kunordigo. Krome la retejo enhavas la rezultojn de strategiaj FLAM-analizoj el diversaj aranĝoj, landaj kaj internaciaj, kaj la kolekton de la Estraraj Komunikoj (EKO-komunikoj) pri la agadoj de UEA en la lastaj kelkaj jaroj.

 

    Pri la Jaro de la Lernanto, unu el la du ĉefaj fokusoj de la agado de UEA por 2017, la retejo provizas per ĝisdataj informoj, inkluzive de listo de eventoj kaj konsiloj por lokaj grupoj.

 

    Novaĵo estas Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj. La unua blogaĵo estas verkita de Veronika Poór, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu rakontas pri kelkaj el siaj spertoj kaj atingoj dum la unua jaro en Roterdamo.

 

    Komence la retejo aktivulo.net prizorgas ĉefe unudirektan informo-donadon. Perspektive, tamen, la celo estas enkonduki teknikajn rimedojn por permesi dudirektajn dialogojn kaj faciligi la enplekton de pli vasta gamo de aktivuloj.

 

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio