Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej preciza gvidilo por observadi plenan eklipson en 2017
2017-01-11

    Lastatempe usona aernaŭtika kaj spaca organizo publikigis gvidilon por observadi la ĉi-jaran plenan eklipson. La gvidilo diris, ke la plena eklipso videblos nur en Usono. Estas menciinde, ke la gvidilo havas senprecedencan precizecon. Laŭ diskonigo de NASA (Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono), la precizeco estas ŝuldata al la datumoj senditaj de spac-sondilo orbitanta sur la luno kaj detalplenaj informoj pri la terglobo.

 


Suna korono observata dum plena eklipso
 

    Laŭ la loka tempo de Usono, en la 21-a de aŭgusto 2017 la malofta plena eklipso estos videbla el la ĉeftero de Usono. Tio estas la unua fojo ekde 1918, ke tiu fenomeno estas observebla nur en Usono, en la tuta regiono inter ĝiaj ambaŭ marbordoj, orienta kaj okcidenta. Verdire, oni povos vidi la plenan eklipson en Lincoln-urbo de la ŝtato Oregon je la 10-a horo kaj 20 minutoj en la 21-a de aŭgusto, sekve la eklipsa zono moviĝos al la sudorienta direkto, kaj finfine, homoj ĉe la urbo Charleston de la ŝtato Suda Karolino povos vidi la fenomenon je la 14-a horo kaj 48 minutoj de la sama tago.

 

    Astronomoj diris, ke la plena eklipso estas vaste zorgata pro tio, ke ĝi havas altan valoron en astronomia observado. Ĉar la fenomeno "mallumigas" la okulpikan sunon kaj malkovras la malfacile videblan sunkoronon. Multaj astronomiaj kaj fizikaj malkovroj en la scienca historio rilatas al plena eklipso.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio