Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping vizitos Svislandon
2017-01-11
Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun tiama svisa prezidanto Johann Schneider-Ammann en la Popola Halo de Pekino, la 8-an de aprilo 2016. (dokumenta foto)
 

    De la 15-a ĝis la 18-a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Svislandon, ĉeestos la Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo en 2017, en Davos, kaj vizitos la stabejon de UN en Ĝenevo, sidejon de la Monda Sana Organizo kaj tiun de la Internacia Olimpika Komitato. La unua vizito de Xi Jinping en la nova jaro vekis grandan atenton de diversaj rondoj. Ili opinias, ke la ĉi-foja vizito aldonos novan forton al la kreivaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Svislando, liveros saĝon kaj fidon por regado de la tutgloba ekonomio kaj kontribuos per subteno de Ĉinio al laboroj de UN kaj internaciaj multflankaj kunlaboroj.

 

    La retejo de la svisa federacia registaro informis, ke la vizito de Xi Jinping spegulas la pli kaj pli intimajn politikajn kaj ekonomiajn rilatojn inter la du landoj.

 

    Fabrizio Franzio, itala fakulo pri geopolitiko, emfazis ke la vizito de Xi Jinping profundigos la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Eŭropo kaj Ĉinio, kaj plu antaŭenigos reciprokajn kunlaborojn en diversaj kampoj.

 

    Yang Chiang, supera esploristo de la Dana Internacia Instituto, diris ke nuntempe regado de la monda ekonomio alfrontas multajn malfacilaĵojn. Kun leviĝo de sia ŝtata potenco, Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon sur la internacia scenejo. En la estonteco, Ĉinio funkcios kiel ponto inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj, kondukos konstruadon de infrastrukturaj projektoj verdaj kaj ampleksaj, kaj lanĉos novajn ideojn kaj manierojn pri internacia ekonomia kunlaboro.

 

    Michael Møller, ĝenerala direktoro de la Oficejo de UN en Ĝenevo, diris: "La vizito de Xi Jinping refoje montras la subtenon de Ĉinio al la multflankismo de UN, ĝiaj laboroj kaj UN kiel granda familio".

 

    "Nun, la mondo vizaĝas al severa defio. La vizito de Xi Jinping al UN transigos al la mondo la mesaĝon, ke la internacia socio povas venki malfacilojn nur per unuiĝo kaj kuna penado." Tion li diris, intervjuite de raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio