Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pro la proksimiĝo de la Koka Jaro, 2800-jaraj ovoj kaptas atenton
2017-01-10

La plej fruaj ovoj eksponataj en la Nankina Muzeo
 

    Tiuj 2800-jaraj ovoj estas la plej fruaj kokaj ovoj trovitaj en Ĉinio, ili estis elterigitaj el antikva tombo de la periodo Okcidenta Zhou (1046 a.K-771 a.K). La ceramikaĵo kiu entenas la ovojn estis trovita en la gubernio Gourong de la provinco Jiangsu, Ĉinio. Elterigante la ceramikan ujon, arkeologoj ne imagis ke en ĝi troviĝas kokaj ovoj. La ŝelo de la ovoj estas tre maldikaj, kaj iliaj diametroj varias de 3.1 cm ĝis 4.2 cm. Oni nomas ilin la plej fruaj kokovoj trovitaj en Ĉinio, kaj ĝis nun ili restas en la historia pavilono de la Nankina Muzeo.

 


La plej fruaj ovoj eksponataj en la Nankina Muzeo
 

    Pro la tro longa restado sub tero, la ovoj ŝtoniĝis. Pro konsideroj rilate al la protektado al antikvaĵoj, laborantoj ne eligis la ovojn el la ujo, ili restas en sia origina formo de enkonservejiĝo ĝis prezentiĝo. En 2013, la muzeo eksponadis la ovojn kun la ujon, kaj ili fariĝis "steloj" sur la interreto.

 

    En 2014, ĉinaj kaj germanaj esploristoj raportis, ke ili analizis DNA de 39 restaĵoj de kokaj ostoj elterigitaj el 4 ruinoj en norda Ĉinio. Inter la restaĵoj, la plej fruaj estis elterigitaj en la provinco Hebei, norda Ĉinio. La kokostaj restaĵoj aĝas je 11 mil jaroj kaj estas la plej antikvaj kokostoj en la mondo. Evidente, la norda regiono de Ĉinio estas unu el la plej fruaj lokoj kie homoj bredis korto-kokojn: antaŭ 11 mil jaroj, oni jam ekfaris tion. Pro sia longa historio, Ĉinio havas riĉan kulturon pri koko. Ekzistas de antaŭ 3 mil jaroj la ideogramo "koko" en la antikvaj skribaĵoj sur testudaj karapacoj kaj bestaj ostoj. Koko estas ankaŭ la nura birdo inter la 12 naskiĝsimbolaj animaloj de Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio