Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Peza tasko en mediprotekto
2017-01-10
 

    La 6an de januaro la Ĉina Ministerio de Mediprotekto okazigis gazetaran konferencon pri prevento kontraŭ aerpoluo. Chen Jining, ministro pri mediprotekto, diris ke en la pasintaj tri jaroj post ekefektivigo de la Agadplano pri Prevento kaj Regado de Aerpoluo, la aerkvalito en Ĉinio konstante pliboniĝis, tamen la tasko pri mediprotekto restas peza pro la ekonomia strukturo klinita al peza industrio, granda intenseco de la homa aktiveco en iuj regionoj kaj pli multe da ellaso de poluaĵoj dum vintro.

 

    Chen diris, ke pliboniĝo de la aerkvalito montris, ke estas ĝusta la direkto de prevento kaj regado de aerpoluo, kaj efikaj la rimedoj, tamen la problemo estas, ke mankas efikaj rimedoj dum la periodo de vintra hejtado. La regiono de Pekino, Tianjin, Hebei kaj najbaraj provincoj konsistigas 7,2% de la tutlanda teritorio, tamen ili okupas 33% de la tutlanda karb-konsumado kaj 30% de la tutlanda emisiado de aerpoluaĵoj. Amasiĝo de altpoluaj kaj energi-voraj industrioj kaj intensa emisiado rezultigas regionan aerpoluadon.

 

    Chen aldonis, ke la granda kvanto de poluaĵoj ne estas simpla cifero, ĉar estas ekonomiaj kaj sociaj faktoroj, inkluzive de industria strukturo klinita al peza industrio, neracia energistrukturo kaj nemediamika vivstilo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio