Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Microsoft HoloLens helpos vin retrovi objektojn
2017-01-09

La fotoj venas dewikipedia.org
 

    Laŭ raporto farita de la brita tagĵurnalo Daily Mail en la 8-a de januaro, se portante la okulvitrojn Microsoft HoloLens, vi metas antaŭ ilin ŝlosilon aŭ alian objekton, kiun vi celas ke la okulvitroj spuru, kaj eldiras la ordonon "Spuru ĝin", la okulvitroj tuj ĝin "memoras". Sekve, kiam ĝi aperas en la vidkampo, la okulvitroj registras ĝian lokon. Kiam vi estas "perdinta" la objekton, vi devas simple demandi la okulvitrojn: "Kie estas mia ŝlosilo?" Tiam aperas antaŭ viaj okuloj malgranda informa kadro, kiu montras al vi foton de la loko, kie la okulvitroj lastafoje ĝin "kaptis". Krome, la okulvitroj povas ankaŭ anticipe atentigi vin pri eventuala perdo de objekto: ekzemple, ĝi alarmas vin, kiam vi estas forgesonta vian monujon en restoracio.

 


La fotoj venas de wikipedia.org
 

    Esploristoj diris, ke tia funkcio helpos maljunulojn, precipe tiujn kiuj suferas fruan demencon, havi pli longan sendependan vivon, mildigi premon kaj altigi vivkvaliton.

 

  Antaŭ nelonge estis publikigita la petita patento de tiu ĉi tekniko nomata "Object Tracking" utiligata por la okulvitroj HoloLens. La tekniko igas la okulvitrojn havi la kapablon helpi uzantojn spuri ŝlosilon de aŭtomobilo aŭ aliajn kutime portatajn etajn objektojn. Laŭ pli vasta koncepto, en la kondiĉo sen ajna ordono de la uzanto, HoloLens povas aŭtomate kontroli objektojn kaj registri tiujn gravajn por li aŭ ŝi.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio