Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yukio Hatoyama: Usono eble membriĝos al AIIB (I)
2017-01-06
 

    La 16a de januaro estos la unua datreveno de la ekfunkcio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). Kiel juna kaj multflanka financa institucio, AIIB akiris kontentigan rezulton en la lasta jaro: ĝi aprobis naŭ projektojn pri internacia kunlaboro kaj pruntedonis 1,7 miliardojn da usonaj dolaroj. La ĵurnalo Komerca Heroldo de la 21-a Jarcento raportis, ke AIIB ricevis peticiojn pri membriĝo el pli ol 20 landoj, kaj la nombro de la membrolandoj proksimiĝos al 90 ĉi-jare. Nur Usono kaj Japanio el la Grupo Sep ankoraŭ ne petis membriĝon. Baldaŭ Donald Trump enposteniĝos kiel nova prezidento de Usono. Ĉu la usona registaro alprenos ian novan agon pri AIIB? Kiel Japanio reagus al tio? Kiel AIIB agos en la nova jaro? Yukio Hatoyama, eksa ĉefministro de Japanio kaj konsiliano de AIIB, faris detalan klarigon pri tiuj demandoj.

 

    Usono eble membriĝos al AIIB

 

    Parolante pri la monda situacio, Yukio Hatoyama diris, ke elektiĝo de sinjoro Trump kiel usona prezidento surprizis la japanan registaron. Malgraŭ la anonco de Trump, ke li decidos retiri Usonon el la komerca interkonsento Trans-Pacifika Partnereco (TPP) post sia enposteniĝo kiel prezidento, la japana registaro aprobis en la Dieto la leĝprojekton pri membriĝo al TPP.

 

    Mi opinias, ke TPP neniel profitigas Japanion. Estas bone, ke sinjoro Trump eksigu Usonon el TPP, ĉar TPP estas la vojo al protektado kaj nutrado de la tutmondiĝo de entreprenoj. Troa tutmonda ekspansio de entreprenoj rezultigos multajn problemojn, inkluzive de naciisma ondo. Fundamente, malmodera tutmondiĝo ne povas atingi bonan rezulton. Neimageble, ke kiam sinjoro Trump faris la anoncon pri retiriĝo el TPP, la japana registaro ankoraŭ obstine agis kiel antaŭe. Politike Japanio ĉiam sekvis Usonon. Nun Usono jam ŝanĝis sian sintenon, sed estas nekompreneble, ke Japanio ankoraŭ persistas en sia eraro.

 

    La pensobanko de la teamo de Trump taksis kiel strategia eraro la nemembriĝon de Usono al AIIB. Tio eble estas signalo, ke Usono membriĝos en AIIB. Ĉinio ne aliĝis al TPP, kaj tio eble estas unu el la kaŭzoj de la malpozitiva sinteno de Trump pri TPP. TPP sen Ĉinio estas kvazaŭ sencela diskuto pri la azi-pacifika liberkomerco. Laŭ Trump, diskuti pri komercaj aferoj sen Ĉinio estas iom neimagebla. AIIB, tamen, estas mekanismo kiu havas Ĉinion kiel ĉefrolulo. Ĝi celas ne nur la infrastrukturan konstruadon de Azio kaj Eŭropo, sed ankaŭ tiun de Afriko kaj Ameriko. Se Usono konsideros la profitojn el tiu kunlaboro, Trump eble decidos membrigi Usonon al AIIB post sia enoficiĝo.

 

    Estas hontinde, ke se Usono membriĝos al AIIB, Japanio tuj sekvos ĝin. La diplomatia sekvo ja estas granda malfeliĉo. Estas pli bone, ke Japanio rapide prijuĝu la ŝanĝojn de Trump en usona ekstera politiko kaj alprenu kontraŭrimedon laŭ eble plej frue. Se estas simptomo de usona membriĝo al AIIB, Japanio devas klare montri sian intencon aliĝi al ĝi antaŭ membriĝo de Usono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio