Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Flugebla aŭto" produktita de israela kompanio
2017-01-05
 

    La 4-an de januaro oni rimarkis raporton de la brita novaĵ-agentejo Reuters pri "flugebla aŭto" en Israelo. En la urbo Yavneh, laboristoj de la kompanio Urban Aeronautics faris la flugmaŝinon Cormorant, kiu havas aŭtomobilan aspekton kun plena moderneco. Ĉe ĉiu flanko de la aerveturilo estas helico, kaj ambaŭ helicoj povas fari ĝin ekflugi.

 

 

    La aera veturilo estas flugebla aŭtomobilo kun la pezo de 1,5 tunoj, ŝarĝpovo de 500 kilogramoj kaj flugrapido je 185 kilometroj hore. En novembro de la pasinta jaro, oni jam finis ĝian unuafojan aŭtomatan provflugon senŝarĝan. Kun ebla produktada kosto de 14 milionoj da usonaj dolaroj, ĝi aperos sur merkato en 2020.

 

 

    La produktanto Urban Aeronautics kredas, ke tia aerveturilo povas evakui homamason el danĝera cirkonstanco kaj helpi militistojn sekure eniĝi en danĝeran regionon. Rafi Yoeli, iniciatinto kaj la ĉefa afergvida oficisto de Urban Aeronautics, diris: "Imagu, ke ekzistas bombo, kemiaĵo aŭ alia danĝera objekto en la urbo. La telestirata aerveturilo povas iri tien, kaj evakui amason da homoj sur la strato."

 

    Rafi Yoeli starigis la kompanion en 2001 en la urbo Yavne, meza Israelo, celante ellabori senpilotan flugmaŝinon pli sekuran ol helikoptero por eviti intertuŝon de helicoj kaj konstruaĵoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio