Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Indonezio efektivigos multajn politikojn por allogi ĉinajn turistojn okaze de la tradicia ĉina novjaro
2017-01-04

I Gde Pitana intervjuata de raportistoj
 

    Lastatempe, I Gde Pitana, indonezia vicministro pri turismo, diris ke okaze de la tradicia ĉina novjaro, Indonezio efektivigos kelkajn preferajn politikojn por allogi ĉinajn turistojn.

 

    Pitana rimarkigis, ke en oktobro 2016, Indonezio jam lanĉis "preparan planon" por la Printempa Festo, ekz. fari reklamadon en diversaj urboj de Ĉinio, funkciigi novajn rektajn flugojn inter Ĉinio kaj Indonezio kaj plifortigi kunlaboron kun ĉinaj retaj turismagentejoj, elektronikaj bankoj kaj vojaĝ-datumbazo. Cetere la Indonezia Ministerio de Turismo pliigos disvastigon pri turismo, okazigos koncertojn por la Printempa Festo kaj lanĉos vojaĝ-planojn por familoj ktp..

 

    Turismo estas unu el la 5 prioritataj industrioj de Indonezio. En la lastaj jaroj, la nombro de ĉinaj turistoj al Indonezio rapide plimultiĝis, kaj Ĉinio fariĝis unu el la landoj kun plej multe da turistoj al Indonezio. La Indonezia Ministerio de Turismo celas altiri al Indonezio 2,4 milionojn da ĉinaj turistoj en 2017.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio