Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina sciencisto gajnis la premion Vega por la unua fojo
2017-01-04
Yao Tandong en laboratorio de la Instituto de Ĉina Akademio de Sciencoj ĉe Tibeta Altebenaĵo (fotita en la 26-a de decembro, 2016)
 

    Lastatempe la Sveda Societo por Antropologio kaj Geografio (SSAG) decidis aljuĝi la Premion Vega por 2017 al Yao Tandong, kiu estas akademiano de Ĉina Akademio de Sciencoj kaj esploristo de la Instituto de Ĉina Akademio de Sciencoj ĉe Tibeta Altebenaĵo, pro liaj kontribuoj en esploro pri medio kaj glaĉeroj en Tibeta Altebenaĵo. Yao estas ne nur la unua gajninto de tiu premio en Ĉinio, sed ankaŭ tiu en Azio.

 

    La Premio Vega, konata kiel Nobel-Premio pri geografio, estis establita en 1881, aljuĝita ĉiun trian jaron en la tuta mondo. La premiita elstara sciencisto pri geografio povas ricevi la premion donitan de la reĝo de Svedio.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio