Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ni kune iru al Zhangjiakou, kiu kun Pekino gastigos la Vintrajn Olimpikojn 2022
2016-12-30
 

    Post kiam Pekino kaj Zhangjiakou sukcesis en la petado de kuna gastigo de la Vintraj Olimpikoj 2022, la mondo turnis siajn rigardojn al Zhangjiakou, urbo najbara de Pekino. Fakte, jam antaŭ la petado de la gastigo de la Olimpikoj, Zhangjiakou ja fariĝis turisma loko ŝatata de pekinanoj.

 

    Rigardo al duno en malproksimo

 

 

    En majo kaj junio floroj buntas sur herbejo kun areo de miloj da muoj. Sub la lazura ĉielo pompas tie superba pejzaĝo el montoj, valoj, kampoj, vilaĝoj propraj de la prerio kaj duno en malproksimo. Dum vizitado oni povas ĝui rajdadon sur ĉevalo, fari promenadon per motorciklo aŭ aĉeti fungojn, grenojn maizajn, sorgajn, miliajn, ĉiujn unikajn de la loko, portante la girlandon mem faritan, ĉio estas ĝojiga elekto.

 

    Duno

 

 

    Inter la belaj naturaj pejzaĝoj ĉe la piedo de Yanshan-montaro kaj sude de Guanting-akvokonservejo serpentumas ora sabloduno etendiĝanta foren je pli ol 5 kilometroj, jen la duno, kiu distancas de la Granda Muro Badaling je nur 25 kilometroj. Sude de la duno, la plej proksima al Pekino, imponas Qipan-monto kaj norde de ĝi pitoreskas Guanting-lago. Sur la montkrestoj staras grandnombro da alarmofajraj turoj, sur kiuj klare videblas la ruino Shanggu-gubernio, antikvaj kasteloj kaj aliaj ejoj de historiaj restaĵoj.

 

    Muziko-festivalo sur la stepo en Zhangbei-gubernio

 

 

    En la gubernio ne nur fekundas stepo, sed ankaŭ prosperas amuzaj aktivadoj blindigaj, bongustas diversaj frandaĵoj salivigaj kaj viglas animskua rokmuziko pasiiga. Sunbriloj, herbejoj, manĝaĵoj, rokmuzikaĵoj, modaj homoj... ŝajne, ĉiuj bonaj objektoj tien svarmas.

 

    Ŝoseo tra oraj tritikkampoj

 

 

    Ja estas belega vidaĵo la ununura asfalta ŝoseo sur la stepo en Zhangbei-gubernio. Ĝi, en malhela koloro kun seninterrompa flava linio en la mezo kaj la altitudo de mil metroj, zigzage kaj ondete etendiĝas al 0.5 kilometroj. Ambaŭflanke de ĝi kvietas ŝtuparkampoj tavolon sur talovo en pura aero kaj sub brila sunlumo.

 

    Venu al Zhangjiakou por skiado

 

 

    Vintre en la urbo Zhangjiakou oni povas ĝui skiadon same kiel en Alpoj. Piedirado kaj biciklado en montara loko alportas mirindan feriadon en printempo, somero kaj aŭtuno. Finkonstruiĝos tie ankaŭ sanigaj, sportaj, amuzaj kaj divers-ampleksaj instalaĵoj. Estas pli grave, ke frandaĵoj por la kvar sezonoj kaj prezentadoj de amuzaĵoj dum la tuta jaro spertigas tute alian vivmanieron.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio