Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ISAE elektis la Estraron por 2017-2020
2016-12-30

    La 12-an de decembro 2016 la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) voĉdone elektis novan estraron. La Estraro de ISAE por la periodo 2017-2020 konsistas el Johannes MUELLER (Germanio), Anthony LUCAS (Francio), Orlando RAOLA (Usono), Wendel PONTES (Brazilo), Francesco MAURELLI (Italio), Ana RIBEIRO (Francio) kaj Trezoro HUANG Yinbao (Ĉinio).

 


Ĉefpaĝo de la retejo de ISAE
 

    Internacia Scienca Asocio Esperantista (mallongigo: ISAE) fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzanta la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko. Ĝi estas la plej malnova fakasocio en Esperantujo.

 

    Laŭ la statuto de la celo de la asocio -- disvastigo de Esperanto en ĉiujn sciencajn kaj teĥnikajn sferojn, kaj samtempe progresigo de la preteco ĉe la publiko por akceptado de Esperanto. La malnova estraro de ISAE dum UK 2015 en Lillo decidis disponebligi ĉiujn enhavojn de Scienca Revuo senpage laŭ krea komunaĵo (CC-BY-ND) tuj post ties apero. La asocio ne plu postulas membrokotizojn. La enspezoj de ISAE povas veni nur per donacoj kaj per vendo de la jara papera libro. Interesiĝantoj rajtas senkotize aliĝi ĉe https://scienca-revuo.info/user/register.

 

(el Scienca Revuo)

Raportita de Trezoro Huang Yinbao

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio